Altaelv
| Altaelv | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 229 km |
| Fluo | |
| Geografio | |
| Landoj | Norvegio |
| Regionoj | Alta |
Altaelv, nomata ankaŭ Altaelva, Kautokeinoelv aŭ Kautokeinoelva (nordsamee: Álttáeatnu) estas rivero en Norvegio kaj unu el la 4 plej nordaj riveroj de Eŭropo (la aliaj tri estas Tanaelva, Reisa kaj la rusa Titovka.)
Geografio
Altaelv longas ĉ. 240 km, fontas en alto de ĉ. 500nbsp;m super la marnivelo en altaĵo de provinco Finnmark kaj fluas de sudo al nordo. Ĝi havas la akvokolektan areon de 7.390 km² kaj averaĝan flukvanton de 101 m³/s.
En la supra fluo, alternas lagosimilaj partoj kun rapidfluaj partoj. Ĉe tiu parto situas Kautokeino, kiun oni ofte nomas ĉefurbo de la sameoj. Tiel oni nomas la supran parton ankaŭ Kautokeinoelva (Kautokeino-rivero). Ĝi alfluas la lagon Virdnejávri, kies akvonivelon kaj elfluon regulas la t.n. Malnova Baraĵo, kiu uzas la altodiferencon por akvocentralo.
En la meza fluparto, Altaelv fluas tra pluraj kanjonoj. Precipe profunda estas la ĉ. 10 km longa kaj 300–420 m profunda Sautso, samee Čávžu.
La rivero fine alfluas ĉe urbo Alta, en la Alta-fjordon de la eŭropa Norda Maro.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

