Alta sablobenko

Alta sablobenko aŭ alta sablejo estas sableca insuleto en maro aŭ rivero, kiu tiom altiĝis ke ĝi ne plu subakviĝas dum "normala" alta tajdo, sed nur dum ŝtormoj, kiuj kreas aparte altajn ondojn. Tio ebligas ekkreskon de herboj sur la supra parto de la sablobenko ne tuŝita de salakvo, kaj tiuj kreskaĵoj siavice kaptas sablon kaj kontribuas al plua kresko de la sekejo. En la germana lingvo tia alta sablobenko nomiĝas Hochsand [prononco "Hoĥzant"]).
Se altaj sablobenkoj plu kreskas, ekestas el ili dunaj insuletoj (kiuj do eĉ dum fortaj ŝtormoj ne subakviĝas). Ekzemplo estas grandega alta sablobenkoj inter la du orientfrisaj insuloj Borkum kaj Juist de Germanio en la orientfrisa vadomaro de la Norda Maro: tiu alta sablobenko survojas iĝi plia insulo de la insularo. Jam finis la kreskon de alta sablobenko la nova insulo Mellum en la sama maro.
Teorie altaj sablobenkoj ankaŭ povas per unu aŭ pluraj istmoj esti konektitaj al pli alta tereno de insulo aŭ de la kontinento: tiam, se ili kreskas, ne plu subakviĝas kaj ekportas plantojn, el ili kompreneble ne iĝas insuletoj, sed duoninsuletoj. Ekzemplo de tia mallarĝa sabla duoninsuleto estas la Kurona duoninsuleto de Litovio kaj la Kaliningrada regiono de Rusio (la historia regiono Orienta Prusio) en la Balta Maro.
Aparte multaj altaj sablobenkoj ekzistas en la vadomara zono de la Norda Maro, norde de Nederlando kaj Germanio, kaj okcidente de Danio.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.