Alpopronelo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alpopronelo
Alpopronelo
Alpopronelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. collaris'
Prunella collaris
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Alpopronelo, Prunella collaris, estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella.

Distribuado kaj habitato

Ĝi troviĝas en montaroj de sudaj moderklimataj Eŭropo kaj Azio, kiel ekzemple Pireneoj, Apeninoj, Alpoj (de kie devenas la nomo), Karpatoj kaj Balkanio je altitudoj de super 2000 m. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj, kiuj vintras pli amplekse je pli malaltaj altitudoj, sed kelkaj birdoj vagadas kiel raraj vagantoj tiom for kiom ĝis Britio.

Ĝi estas birdo de senarbaj montaraj areoj kun iom da malalta vegetaĵaro. Ili konstruas simplan neston malalte en arbusto aŭ rokfendo, kie la ino demetas 3-5 nepunktecajn ĉielbluajn ovojn.

Aspekto

En Picos de Europa

Tiu estas rubekolgranda birdo 15–18 cm longa, iom pli granda, diketa kaj kolora ol sia parenco, la Pronelo. Ĝi havas striecan brunan dorson, iom similan al tiu de la Dompasero, sed iom pli helan en supra dorso; krome plenkreskuloj havas grizajn kapon kaj bruston kaj tre markatan ruĝecbrunajn makulojn en ventroflankoj. Pli klara distingilo estas la blanka gorĝo kun tre fajna horizontala strieco; la latina scienca nomo aludas al tiu marko per la vorto collaris kiu rilatas al kolo. En la malhelbrunaj flugiloj ĝi montras du blankajn flugilstriojn; la vosto estas preskaŭ nigreca. Ĝi havas insektovoran fajnan pintecan bekon.

Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam la masklo povas esti iom pli kontrasta laŭ aspekto. Junuloj havas pli brunajn kapojn kaj subajn partojn kaj ne havas striecon en gorĝo.

Kutimoj

La parigosistemo estas interesa. La reproduktaj teritorioj estas okupataj de reproduktaj grupoj de 3 aŭ 4 maskloj kun 3 aŭ 4 inoj. Tiuj estas nerilataj birdoj kiuj havas socian poliginandrian parigosistemon. Maskloj havas hegemonian hierarkion, kie maskloj alfaj estas ĝenerale pli maljunaj ol subuloj. Ino serĉas partneradon kun ĉiuj maskloj, kvankam la maskloj alfaj povas defendi ŝin el parigado kun maskloj el pli malaltaj rangoj. Siavice maskloj serĉas parigadon kun ĉiuj inoj. Oni uzis analizojn de DNA por montri, ke en ovodemetado estas ofte miksita patreco, kvankam ino estas ĉiam la vera patrino de la idoj zorgataj ene de sia nesto. Maskloj havigas manĝaĵojn por idoj de kelkaj nestoj ene de la grupo, depende de ĉu ili pariĝis aŭ ne kun tiuj inoj – maskloj zorgas nur kiam ili estas eble veraj patroj de la idoj.

Referencoj

  • Davies, N. B., Hartley, I. R., Hatchwell, B. J., Desrochers, A., Skeer, J. & Nebel, D. 1995. The polygynandrous mating system of the alpine accentor Prunella collaris. I. Ecological causes and reproductive conflicts. Animal Behaviour, 49, 769-788.
  • Davies, N. B., Hartley, I. R., Hatchwell, B. J. & Langmore, N. E. 1996. Female control of copulations to maximise male help: a comparison of polygynandrous alpine accentors Prunella collaris and dunnocks Prunella modularis. Animal Behaviour, 51, 27-47.
  • Hartley, I. R., Davies, N. B., Hatchwell, B. J., Desrochers, A., Nebel, D. & Burke, T. 1995. The polygynandrous mating system of the alpine accentor Prunella collaris. II. Multiple paternity and parental effort. Animal Behaviour, 49, 789-803.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.