Alina Freund

Anna Freund
Anna Freund en la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en 2007
Anna Freund en la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en 2007
Persona informo
Alina Freund
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1997 (nun 1997-10-01) (28‑jara)
en en Munkeno, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
voĉaktoro
dublaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2004– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alina Freund (naskiĝis la  1-an de oktobro 1997 (nun 1997-10-01) en Munkeno, Germanio, do nun 28-jara; la nomo estas artistnomo - ĝis la jaro 2007 ŝi aktoris je la nomo Jana Tausendfreund) estas germana infana aktorino kaj germanlingva dublada parolistino.

Biografio

Jam en aĝo de 5 jaroj Alina Freund havis sian unuan rolon en la televida serio Richter Alexander Hold pri juraj procesoj. En decembro 2004 sekvis la unua rolo en granda televida filmo, per eta rolo en la filmo Der Bergpfarrer de la televida kanalo ZDF. Sekvis pluraj malgrandaj roloj en televidaj filmoj, kaj en 2008 ŝi per eta rolo en la produktaĵo Im Winter ein Jahr unuafoje videblis en kineja filmo.

En la porinfana kineja filmo Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch, laŭ la serio de infanlibroj Hexe Lilli de la verkisto Knister, ŝi dum la filmada periodo de junio ĝis aŭgusto 2007 aktoris la rolon de la knabino Lilli kaj unuafoje havis ĉefan rolon en kineja filmo. La filmo publike kineje ekmontriĝis la 19-an de februaro 2009. La filmada periodo de la dua, daŭriga kineja filmo Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan okazis inter aŭgusto kaj oktobro 2009 en filmstudioj de la germania urbo Potsdam kaj en Barato, kaj tiu filmo publike kineje ekmontriĝis la 17-an de februaro 2011.

Alina Frend ludas fluton, laŭ retaj informoj komponas proprajn kanzonojn kaj regas diversajn sportajn disciplinojn.[1]

Premioj

  • 2009: Premio "Goldener Spatz" ("Ora pasero") kiel plej bona nova aktoro pro la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch
  • 2009: Premio "Der weiße Elefant" ("la blanka elefanto") pro la filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch

Filmografio (elekto)

  • 2004: Der Bergpfarrer
  • 2005: Ausgerechnet Weihnachten
  • 2005: Der Bergpfarrer 2 - Heimweh nach Hohenau
  • 2007: Alma ermittelt - Tango und Tod
  • 2007: Annas Alptraum kurz nach 6
  • 2008: Im Winter ein Jahr
  • 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch
  • 2009: Mein Nachbar, sein Dackel & ich
  • 2009/2010: Der Alte (televida krimfilma serio, epizodaj roloj)
  • 2010: Das zweite Wunder von Loch Ness
  • 2011: Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan

Sinkronizaj roloj

  • 2009: Santa Buddies – Auf der Suche nach Santa Pfote kiel Mini
  • 2010: Ponyo - Das große Abenteuer am Meer kiel Ponyo

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. informoj en la retejo cma-actors.de (germanlingve). Arkivita el la originalo je 2012-01-12. Alirita 2012-01-27 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.