Alexander Trocchi
| Alexander Trocchi | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de julio 1925 en Glasgovo | |
| Morto | 15-an de aprilo 1984 (58-jaraĝa) en Londono | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | pneŭmonito | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Alma mater | Universitato de Glasgovo Hillhead High School (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alexander TROCCHI, naskiĝinta la 30-an de julio 1925 en Glasgovo kaj mortinta la 15-an de aprilo 1984 estas skota romanisto.
Biografio
Alexander Trocchi naskiĝis el itala patro kaj skota patrino[1].
De 1950 ĝis 1957 Alexander Trocchi loĝis en Parizo[2]. Li direktis la literaturan recenzon Merlin, a collection of contemporary writing, (Parizo, 1952-1955) [3], kie li renkontis interalie je Jean-Paul Sartre. La eldonisto Maurice Girodias, fondinto de Olympia Press, sin prezentis al li, kaj ofertis publikigi siajn unuajn romanojn, ankaŭ tradukajn verkojn (kaj inter ĉi tiuj, adapton de My Life and Loves de Frank Harris), multaj erotikaj tekstoj (sub la pseŭdonimo de Frances Lengel[2]) kaj la unua rimarkinda traduko de Jean Genet al la anglan (Journal du voleur).
En oktobro 1955, li fariĝis ano de Beletrista Internacio, poste de la Situaciista Internacio.
Li forlasis Parizon en 1957 por Kalifornio, iĝinta dependa pri heroino. En 1961, li publikigis en Novjorko sian lastan romanon Cain's Book ĉe Grove Press, tio kio kaŭzis al li malliberigon por apologio pri drogoj. Li renkontis je Norman Mailer kaj, en Montrealo, je Leonard Cohen.
De 1961 ĝis sia morto, li loĝis ĉefe en Londono. Li forlasis la situaciisman movadon en aŭtuno de 1964, post la lanĉo de la "Projekto Sigma" [2]. La 11an de junio 1965, li partoprenis la recitalon pri International Poetry Incarnation ("Internacia Poezia Enkarniĝo") ĉe la Royal Albert Hall kun, inter aliaj, Allen Ginsberg.
Li mortis pro pneŭmonio en Londono je la 15-an de aprilo 1984.
En 2003, lia romano de 1957, Young Adam, estis kinaĵigata de David Mackenzie kun la ĉefaktoroj Ewan McGregor, Tilda Swinton kaj Peter Mullan.
Verkoj
Romanoj
- Helen and Desire (1954)
- Carnal Days of Helen Seferis (1954)
- White Thighs (1955)
- School for Wives (1955) (kaŝnome Frances Lengel)
- Thongs (1955)
- Young Adam (1954)
- My Life and Loves: Fifth Volume (1954)
- Sappho of Lesbos (1960)
- School for Sin (1960)
- Cain's Book (1960)
Poezio
- Man at Leisure (1972)
Referencoj
- ↑ Katalogo de la eldonejo Métailié arkivo, en ligne.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Gérard Berréby (dir.), Textes et documents situationnistes : 1957-1960, Paris, Allia, 2004, p. 130-131.
- ↑ Datumoj en (en) Suncat Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine arkivo, University College London, rete.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

