Aires
| Aires | ||
|---|---|---|
| flugkompanio | ||
| Dum | 2-a de oktobro 1980 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | akcia kompanio | |
| Sidejo | Bogoto | |
| Lando | Kolombio | |
| TTT | Oficiala retejo | |
| Aires | ||
|---|---|---|
| IATA 4C |
ICAO ARE |
Voksigno AIRES |
| Fondita | 1981 | |
| Naboj |
| |
| Programo por oftaj flugantoj | Alta Frecuencia | |
| Aviadilaro | 23 | |
| Cellokoj | 31 flughavenoj en kaj ekster Kolombio | |
| Ĉefsidejo | Bogoto (Kolombio) | |
| Ĉefuloj | Francisco Jose Mendez Garcia | |
| Retejo: www.aires.aero | ||

La entrepreno Aires, akronimo de la plena nomo Aerovías de Integración Regional, estas flugkompanio en Kolombio. La kompania sidejo estas en Bogoto, kaj la "hejma flughaveno" estas la urba flughaveno "El Dorado". La kompanio ofertas kaj naciajn kaj internaciajn personajn flugojn aldone al naciaj kargoflugoj.
Aviadilaro
En julio 2010 la flugkompanio disponis pri 23 aktivaj aviadiloj:[1]
- 9 Boeing 737-700
- 11 Bombardier Dash 8Q-200
- 3 Bombardier Dash 8Q-400
La aviadiloj de la tipo Boeing 737-700 havas lokon por 149 pasaĝeroj, kaj bone taŭgas por pli grandaj, pli longaj flugoj. Tiuj de la tipo Bombardier Dash 8Q-200 havas lokon nur por 37 pasaĝeroj kaj ĝis la jaro 2013 estu komplete anstataŭigataj per la tipo Bombardier Dash 8Q-400, per kiu povas transportiĝi almenaŭ 76 pasaĝeroj.
Akcidentoj
Ĉirkaŭ 2-a (loka) horo de la 16-a de aŭgusto 2010 dum alteriĝo kraŝis aviadilo Boeing 737-700 de la flugkompanio, fluginta el Bogoto al la insulo Sankta Andreo. Unu homo mortis kaj 114 vundiĝis. Entute en la aviadilo troviĝis 131 pasaĝeroj.
Notoj
- ↑ retejo aires.aero la 25-an de julio 2010. Arkivita el la originalo je 2009-07-25. Alirita 2010-08-19 .
Eksteraj ligiloj
- retejo de la flugkompanio (hispane)
- fotoj pri la flugkompanio en la retejo Airliners.net
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

