Ahu

Ahu estas ŝtonplataĵoj en Paskinsulo, konstruitaj de la origina polinesia loĝantaro de la insulo por ceremoniaj kaj sociaj celoj. Krom monumentaj statuoj moai, plataĵoj ahu apartenas al la plej elstaraj ŝtonaj memorindaĵoj en Paskinsulo. Ĝi troviĝas laŭlonge de la tuta marbordo kaj escepte ankaŭ ene de la insulo. Ĉiu el la plataĵoj servis al unu vilaĝo kiel socia, religia kaj enteriga centro. Dum la ceremonioj insulanoj manipulis sur la plataĵoj per grandaj lignaj figuroj, kovritaj per ŝtofoj "tapa". Tiujn ĉi ceremoniojn priskribis La Pérouse kaj Eugène Eyraud.[1]
La plataĵoj ahu diferenciĝas unu de la alia per aspekto, grandeco kaj konserviteco. Sur la insulo troviĝas pli ol 300 ahu kaj ĉirkaŭ 125 el inter ili en la fina periodo portis statuojn moai. Multaj ahu havis nur unu moai, male sur Ahu Tongariki, la plej granda ahu surinsule, longa ĉ. 200 metrojn, estis lokitaj 15 moai. Kelkaj ahu estas ornamitaj per petroglifoj, prezentantaj homajn kapojn aŭ diversajn bestojn. Pluraj ahu estis en la lastaj jardekoj rekonstruitaj (inkluzive starigon de kelktunaj statuoj).
-
La plej granda ahu, Ahu Tongariki
-
Du ahu en Hanga Roa
-
Ahu Akivi, la unusola, vizaĝo de kies moai rigardas direkte al la maro
-
Te Pito o Te Henua (Umbiliko de la mondo), magneta ŝtono, troviĝanta proksime al Ahu Te Pito Kura
Notoj
- ↑ Stéphen Chauvet, Easter Island and its Mysteries, 1935, ĉap. Monuments and Megaliths
Eksteraj ligiloj
- Videofilmo pri Ahu Tongariki[rompita ligilo]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.