Aethelfrith

Aethelfrith
Persona informo
Æthelfriþ
Naskiĝo 30-an de novembro 599 (0599-11-30)
Morto 30-an de novembro 615 (0615-11-30) (16-jaraĝa)
en River Idle
Mortis pro morto dum batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Bernicia Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Etelriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Acha of Deira (en) Traduki
Bebba (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eanfrith
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Oslac (?) (en) Traduki
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Oswudu (?) (en) Traduki
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Oslaf (?) (en) Traduki
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Æbbe of Coldingham (en) Traduki
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Oswald
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Oswiu
 ( Acha of Deira (en) Traduki)
Offa (?) (en) Traduki
 ( Acha of Deira (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aethelfrith (mortis ĉirkaŭ 616) estis reĝo de Bernicia, Anglio, de ĉirkaŭ 593 al ĉirkaŭ 616, kaj ekde ĉirkaŭ 604 ankaŭ regis Deira, tiel fondante la regnon Northumbria kiu konsistis el Bernicia kaj Deira.

Reĝo de Bernicia

La anglosaksa historiisto Bede priskribis la militajn sukcesojn de Aethelfrith kontraŭ la keltaj loĝantoj de norda Anglio: antaŭ lia regado, Bernicia enhavis nur la marbordan regionon, sed Aethelfrith multe pligrandigis la regnon.

En 603 Aidan mac Gabrain, reĝo de Dalriada, kunigis grandan armeon kaj atakis Aethelfrith. Malgraŭ ke Aethelfrith havis ege malpli da batalistoj, li venkis, kaj dum la batalo mortis la plejparto de la soldatoj de Aidan, kiu fuĝis. Tamen ankaŭ mortis multaj anglosaksoj, inkluzive Theodbald, frato de Aethelfrith. Eble sekvis pacakordo: post la morto de Aethelfrith liaj filoj trovis rifuĝon en Dalriada; kaj la postaj militoj de Aethelfrith okazis aliloke en Britio.

Reĝo de Northumbria

Ĉirkaŭ 604 Aethelfrith ekregis Deira, tiel fondante Northumbria. Edwin, filo de Aella (reĝo de Deira 559-588), kaj Hereric, nevo de Edwin, fuĝis. Aethelfrith edziĝis al Acha, filo de Aella, tiel plifortigante sian pretendon al la trono de Deira, kaj ĉirkaŭ 604 ŝi naskis Oswald, reĝo de Northumbria 634-642.

Inter 613 kaj 616 Aethelfrith atakis la kimran regnon Powys, kiun li venkis ĉe Chester, mortigante la reĝon de Powys. Laŭdire 1,200 nearmataj monaĥoj preĝis por kimra venko, kaj Aethelfrith (kiu estis pagano) masakris ilin dum la batalado.

Hereric estis venenata ĉe la kortego de la reĝo de Elmet. Edwin iris al pluraj anglosaksaj regnoj kaj fine ĝuis la protekton de Raedwald, reĝo de East Anglia. Aethelfrith trifoje promesis grandan sumon da mono al Raedwald se li mortigus Edwin. La unuan kaj duan fojojn Raedwald rifuzis. La trian (ĉirkaŭ 616), Aethelfrith, kiu estis verŝajne la plej potenca anglosaksa reĝo, minacis ke li invados East Anglia. Raedwald promesis aŭ mortigi aŭ transdoni Edwin. Tam lia virta edzino riproĉegis lin, dirante ke oni neniam agu perfide kaj neniam transdonu amikon kontraŭ mono.

Edwin rifuzis proponon ke li eskapu. Lin vizitis fremdulo, eble Paulinus, la estonta episkopo de Jorko. Tiu diris ke Raedwald subtenos Edwin, kiu estis destinata iĝi pli potenca ol iu ajn antaŭa anglosakso.

Raedwald marĉis norden kun granda armeo por ataki Aethelfrith antaŭ ol tiu povus kunigis ĉiujn siajn soldatojn. Sekvis batalo proksime al Rivero Trent kaj al Gainsborough (Lincolnshire). Dum la batalo mortis Aethelfrith kaj Raegenhere, filo de Raedwald. Edwin gajnis la tronon de Northumbria, kaj la filoj de Aethelfrith fuĝis al Skotlando.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.