Adolf Deter

Adolf Deter
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1900 (1900-06-23)
en Czarnków
Morto 14-an de novembro 1969 (1969-11-14) (69-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Adolf DETER (naskiĝinta la 23-an de junio 1900 en Czarnków, mortinta la 14-an de novembro 1969 en Orienta Berlino) estis germana politikisto de Komunista Partio de Germanio (KPD). Post ekziliĝo li revenis patrujen en 1946 fariĝonte funkciulo partia kaj sindikata.

Vivo

Adolf Deter majo 1950 (parolante parlamente)

Post lerneja finiĝo li perlaboris la vivon inter 1914 kaj 1918 kiel staplisto; poste li trejniĝis kiel seruristo kaj aliĝis al la transportista unuiĝo Transportarbeiterverbindung. En 1917 Deter membriĝis al Laborista Junularo kaj jaron poste al la ekstremisma socialdemokratia partio USPD. Soldatis li en 1918 partoprenonte la Novembran Revolucion. Inter 1918 kaj 1919 li anis ĉe respublika defendtaĉmento de la Konsilio de Popolkomisiitoj. Poste iris li Berlinon kie li dum kelkaj jaroj li estis tramvojisto. De 1920 li estis ano de KPD: por ĉi tiu partio li plenumis diversajn oficojn. Berline li iĝis en 1924 estro de la Ĝenerala entreprena konsilio kaj de KPD-ĉelo ĉe la berlina publika trafiko. Inter 1925 kaj 1929 li li estis distrika kaj urba konsiliano je Berlino. Inter 1928 kaj 1933 li estis deputito en la landa parlamento de Prusujo. De 1928 Deter ankaŭ membris en la t.n. repaciĝgrupo serĉante kontaktojn kun aliaj maldekstrismaj branĉoj. Li maldungiĝis en majo 1929 pro rompo de la leĝaro pri entreprenaj konsilioj fare de la trafikorganizo Berliner Verkehrs-Aktiengesellschaft.[1]

En 1929 li estis sekretario por la KPD-subdistrikto je Frankfurto ĉe Odro kaj en 1930 distriktestro de la Revolucia Sindikata Opozicio (RGO) en Hamburgo kie li moderigis strikojn de maristoj kaj havenistoj. Komisiite de KPD li organizis, kune kun nazioj, en la 1932-a jaro la strikegon de laborantoj ĉe la berlina publika trafiko. Post kiam akaparis la regadon la nazioj li devis labori kaŝe. En majo 1933 li fariĝis ano de la tutgermanuja estraro de RGO; baldaŭ li interniĝis kaj estis en la koncentrejo Sachsenhausen.[2] En junio 1933 li fuĝis Danujon laboronte ĝis 1934 por la Ruĝa Sindikata Internacio en Kopenhago. En 1934 li sekretariis ĉe la Internacio de la Maristoj kaj Havenistoj (IHS), komence mallongan tempon en Kopenhago, poste ĝis 1936 en Antverpeno. Inter 1935 kaj 1938 li laboris por IHS en Parizo. En januaro 1939 li partoprenis kunvenon de KPD Berner Konferenz apud Parizo. Inter 1939 kaj 1941 li estis kapita en Franclando. En majo 1941 li provis ŝipe fuĝi al Meksiko sed haltiĝis fare de usonaj aŭtoritatoj. Post mallonga enprizona estado li laboris ĉe germanlingvaj gazetoj en Usono, ekz. "The German American". Inter 1941 kaj 1946 li krome perlaboris la vivon kiel tornanto. Li ankaŭ publikigis skribaĵojn pri la fondo de Nacia Komitato por Libera Germanio en Sovetio.

En 1946 li ree estis en Germanujo kaj iĝis membro de SED. Ĝis 1949 estis li sekretario de la landa sekcio de SED por tuta Berlino, inter 1948-1949 li ankaŭ vice prezidantis.

En marto 1949 Deter krome estis unua prezidanto en Berlino de la ŝtata sindikataro FDGB. Inter 1949 kaj 1954 li deputitis en la provizora parlamento de GDR. Inter 1950 kaj 1954 Deter estis kandidato de la centra komitato de SED. En 1954 li retiriĝis el FDGB-funkcioj (ĝis la 1960-aj jaroj kiam li respondecis pri kontaktoj de FDGB kun la Okcidento; samjare ekis lia kunlaboro por Komitato por Germana Unueco. En 1958 estis li pinta kandidato de SED por la balotoj por la berlina landa parlamento. Pensiiĝo estis en la 1962-a jaro.

De 1963 li membris ĉe la Paca Konsilio de GDR kaj de 1964 li vicprezidantis ĉe la Societo Neue Heimat por flegado de germanaj lingvo kaj kulturo en fremdaj landoj. Li ankaŭ kuneldonistis ĉe la gazeto "Gewerkschaftseinheit".

Honoroj

  • En 1960 li ricevis la ordenon Banner der Arbeit.
  • En 1965 oni aljuĝis al li la Carl-von-Ossietzky-medalon kaj (en oro) la meritordenon Vaterländischer Verdienstorden.[3]
  • Postmorte oni nomis plurajn instituciojn laŭ li, i.a. la FDGB-ripozumhejmon en Luisenthal.[4] Tombo lia troviĝas en la tombovico Pergolenweg de la Centra tombejo de Friedrichsfelde.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "Deter entlassen. Wegen Verletzung des Betriebsrätegesetzes" Arkivigite je 2023-04-11 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: Der Abend, 2.5.1929, p. 7
  2. Hans Fladung: Erfahrungen. Vom Kaiserreich zur Bundesrepublik, Röderberg Verlag Frankfurt/Main 1986, p. 185
  3. Neues Deutschland, 7.7.1965, p. 2
  4. "Urlaŭb in der Deutschen Demokratischen Republik" - je: ferienheim.org

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.