Accept
| Accept | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| metalroka muzika grupo muzika grupo | |||||
| |||||
| Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |||||
Accept estas germana muzikgrupo de ŝtonroko kaj metalroko, fondita en Solingen, Germanio, en la jaro 1971. Ĝi estis la unua grupo de ŝtonroko naskiĝinta en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. En la 1980-aj jaroj ĝi kaj la grupo Scorpions kune estis la internacie plej atentataj kaj renomaj muzikgrupoj de ŝtonroko kaj metalroko. La grupo havis internacian influon sur diversaj ĝenroj de metalo, aparte rapida metalroko kaj "vera metalroko". Accept ankaŭ havis signifan influon sur resume eĉ pli sukcesaj grupoj kiel Metallica kaj Iron Maiden en sia frua fazo.
La grupo post la kreo malfondiĝis trifoje kaj refondiĝis same trifoje tiel ke ĝi ankoraŭ ekzistas: unua aktiva fazo estis inter 1971 kaj 1989, dua aktiva fazo de 1992 ĝis 1997, tria aktiva bloko estis en 2004 kaj 2005, kaj lastfoje la grupo refondiĝis en 2009.
La aktuala teamo laŭ la stato de 2026 estas
- kantado: Mark Tornillo (ekde 2009)
- elektra gitaro: Wolf Hoffmann (ekde 1976)
- elektra basgitaro: Martin Motnik (ekde 2019)
- elektra gitaro: Philip Shouse (ekde 2019)
- tamburoj: Christopher Williams (ekde 2015)
- elektra gitaro: Uwe Lulis (ekde 2013)
Kaj kiel eksaj membroj aparte menciindas
- kantado: Udo Dirkschneider (1971–1986, 1992–2005) kaj
- elektra basgitaro: Peter Baltes (1976-2018)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
