ALEUS
| ALEUS | ||
|---|---|---|
| organizaĵo | ||
ALEUS estas registrita asocio (ALEUS e. V.) en Germanio kun sidejo en Paderborn. Ĝia celo estas propagandi la uzon de Esperanto inter anoj kaj simpatiantoj de la politika partio FDP. La estraranoj de la asocio estas Günter Lobin, Věra Barandovská-Frank kaj Lothar Weeser-Krell[1].
ALEUS estis fondita je la 3-a de oktobro 1974 de Helmar Gunter Frank[2]; ĝia nomo estas akronimo de la germana esprimo Arbeitskreis für liberale europäische Sprachpolitik (= laborrondo pri liberala eŭropa lingvopolitiko).
ALEUS konsideras sia precipa celo la enkondukon de neŭtrala kaj facile lernebla dua lingvo en Eŭropa Unio; tiu lingvo ne nepre estu Esperanto, kiu tamen ŝajnas al ĝi la plej taŭga kandidato[3]. La eŭrop-centrecon de la esperanta radikaro, ofte kritikatan, ALEUS opinias dezirinda eco de komuniklingvo speciale eŭropa. Pri ebla rolo tutmonda de tia lingvo ALEUS ne esprimas opinion.
ALEUS postulas, ke en la lerneja instruado eŭrop-unia la komuniklingvo estu la unua lingvo, kaj ke la disponigo de pliaj lingvoj orientiĝu ne nur laŭ la monda disvastigiteco, sed ekzemple ankaŭ de lim-regiona uzebleco[3].
Notoj
- ↑ Impressum (germane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-02-24. Alirita 2014-12-12 .
- ↑ Der Verein (germane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-12 .
- ↑ 3,0 3,1 9-Punkte-Erklärung des Arbeitskreises für liberale europäische Sprachpolitik (germane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-13 .
Eksteraj ligiloj
- La asocia retejo Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

