61 Virginis
| 61 Virginis | |
|---|---|
| stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • flava nano • Suneca stelo • duobla stelo • rotacia varia stelo • infraruĝa fonto • stelo de granda propra movo • varia stelo | |
| Historio de esploro | |
| Trovinto | |
| Dato de trovo | |
| Indikoj | |
| Observaj datumoj (Epoko {{{Epoko}}}) | |
| Speco | |
| Spektroklaso | G5V |
| Rektascensio | 05h 55m 10,29s |
| Deklinacio | +07° 24′ 25,3″ ; |
| Distanco | 27,8 ± 0,2 lj |
| Absoluta magnitudo (B) | 5,07 |
| Videbla magnitudo (V) | 4,74 |
| Konstelacio | Virgo |
| Radia rapido | -8,2 km/s |
| Moviĝo: | |
| je rektascensio | -1.069,9 |
| je deklinacio | -1.063,78 |
| Paralakso | 117,35 ± 0,69 |
| Fizikaj propraĵoj | |
| Maso | 0,95 M☉ |
| Radiuso | 0,94 R☉ |
| Absoluta magnitudo (V) | 5,07 |
| Lumeco | 0,85 |
| Surfaca temperaturo | 5.585[1] |
| Kvanto de pezaj elementoj | -0,02 |
| Aĝo | |
| Propraĵoj | |
| Listo de steloj | |
61 Virginis estas stelo de spektroklaso G5V iomete malpli masa ol la Suno (G2V), kiu troviĝas je 27,8 lumjarojn en la konstelacio Virgo. La konsisto de ĉi tiu stelo estas preskaŭ la sama ol tiu de la Suno kaj nur montras iom da aktiveco en sia kromosfero.[1]
La rivolua periodo de ĉi tiu stelo estas 29 tagoj je la ekvatoro. La komponantoj de sia kosma rapideco estas U = –37,9, V = –35,3 kaj W = –24,7 km/s. 61 Vir orbitas tra la Lakta Vojo je 6,9 kpc el la kerno de la galaksio, kun orbita discentreco de 0,15. Astronomoj kredas ke ĝi aĝas almenaŭ ses mil milionoj de jaroj.[2][3]
61 Virginis (G5V) estas la unua Sun-simila stelo el la ĉefa sekvenco kun ebla Super-Tero,[4].
Planeda sistemo

Unue ekzistis evidentaĵoj pri la ĉeesto de gasgiganto, sed la observoj ne montris masan kunulon en sia proksimeco.[5] Posta studo dum 1999 ankaŭ malsukcesis trovi stel-kunulon (20-80 oble la maso de Jupitero) aŭ Jupitereca planedo,[6] tamen, ĝi restis kiel bona kandidato por enteni familion de terecaj planedoj, kun orbito iom pli malgranda ol la Tero.
Dum 2009, observoj per la Kosmoteleskopo Spitzer rivelis eksceson da infraruĝa radiado je ondolongo de 160 μm. Ĉi tio indikas la ĉeeston de disko el restaĵoj ĉirkaŭ la stelo. Ĉi tiu disko havas ondolongon de 70 μm, kaj astronomoj kalkulis internan radiuson de 96 AU kaj eksteran radiuson de 195 AU.[7]
La 14-an de decembro 2009, sciencistoj anoncis la malkovron de tri planedojn, kun masoj inter 5 kaj 25 Termasoj, ĉirkaŭ 61 Virginis.[4][8] La tri planedoj orbitas tre proksime al la stelo, kun orbitoj pli malgrandaj ol tiu de Venuso en nia Sunsistemo. Oni bezonas aldonajn datumojn por konfirmi la ekziston de ebla kvara planedo.[4]
| Objekto | Maso | Granda duonakso (AU) |
Orbita periodo (tagoj) |
Discentreco |
|---|---|---|---|---|
| b | ≥ 5,1±0,5 M⊕ | 0,050201±0,000005 | 4,2150±0,0006 | 0,12±0,11 |
| c | ≥ 18,2±1,1 M⊕ | 0,2175±0,0001 | 38,021±0,034 | 0,14±0,06 |
| d | ≥ 22,9±2,6 M⊕ | 0,476±0,001 | 123,01±0,55 | 0,35±0,09 |
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Perrin, M.-N.; Cayrel de Strobel, G.; Dennefeld, M. (February 1988). “High S/N detailed spectral analysis of four G and K dwarfs within 10 PC of the sun”, Astronomy and Astrophysics 191 (2), p. 237–247. Bibkodo:1988A&A...191..237P.
- ↑ Porto de Mello, Gustavo; del Peloso, Eduardo F.; Ghezzi, Luan (aprilo 2006). “Astrobiologically Interesting Stars Within 10 Parsecs of the Sun”, Astrobiology 6 (2), p. 3087ndash;331. doi:10.1089/ast.2006.6.308.
- ↑ Mamajek, Eric E.; Hillenbrand, Lynne A. (novembro 2008). “Improved Age Estimation for Solar-Type Dwarfs Using Activity-Rotation Diagnostics”, The Astrophysical Journal 687 (2), p. 1264–1293. doi:10.1086/591785.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 (2009) “A Super-Earth and two Neptunes Orbiting the Nearby Sun-like star 61 Virginis”. arXiv:0912.2599.
- ↑ Campbell et al., 1988, pages 904, 906, and 919
- ↑ Cumming et al., 1999
- ↑ Tanner, Angelle; et al. (October 2009). “Survey of Nearby FGK Stars at 160 μm with Spitzer”, The Astrophysical Journal 704 (1), p. 1097ndash;116. doi:10.1088/0004-637X/704/1/109.
- ↑ Tim Stephens (2009-12-14) New planet discoveries suggest low-mass planets are common around nearby stars. UCSC News. UC Santa Cruz. Arkivita el la originalo je 2009-12-23. Alirita 2009-12-14 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-23. Alirita 2010-07-01 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- 61 Virginis Arkivigite je 2012-03-16 per la retarkivo Wayback Machine at SolStation
- Systemic Blog article with comparative map of orbits of 61 Vir b,c and d
- Aladin bildo[rompita ligilo] de 61 Virginis
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
